Saturday, November 7, 2015

Hinki-Pinki

Jen vortludo, kiu temas pri kaj ritmo kaj rimo. Por komenci, elektu du vortojn, adjektivo kaj nomo. Krom la finaĵo, ili devas rimi, kaj ili devas havi la saman nombron da silaboj. Ni ellasos la o-finaĵon de la nomo por pli bona sono.

Ekzemple:
Blua ŝu'
Nova bov'
Reĝa seĝ'
Lanta kant'
Roma dom'

Nun, vi faru difinon por la kombinaĵo, en kiu la du vortoj ne aperas.

Ekzemploj:
Ĉiel-kolora piedingo estas blua sxu'.
Remaĉanta kornbesto, kiu ĵus naskiĝis estas nova bov'.
Trono estas reĝa seĝ'.
Malrapida muziko estas lanta kant'.
Loĝejo en la Itala ĉefurbo estas Roma dom'.

Nun, eble vi sukcesos diveni la vortparojn, por la jenaj difinoj:
Ritmaj movoj el Parizo
Pan-kaj-kuko-fara branĉo de la kuir-arto
Sonĝema marbirdo

La nomo de la ludo estas Hinki-Pinki.

En la venonta afiŝo aperos la respondoj; ĝis tiam la komentoj esperas viajn ekzemplojn!