Bonvenon
al mia nova blogo!
Mia celo
estas instigi vin verki poezion en Esperanto. Estas tri ĉefaj
paŝoj, por tion fari:
- Unue, bone lernu la lingvon.
- Due, legu kiom eble plej multe.
- Trie, kaj plej grave, verku. Akiru kajeron, nun, kaj en ĝi skribu ĉiutage aŭ eĉ pli ofte.
En ĉi
tiu afiŝo, mi priparolas iomete la unuan.
Bonega
rimedo por plibonigi la lingvo-kapablon estas vortludoj, kaj nun mi
proponas tre amuzan ludon. Prenu
linio(j)n el kanto, aŭ el poemo, kaj anstataŭigu vorto(j)n per
alia(j), kun la sama ritmo.
Jen
ekzemplo, senhonte ŝtelita de Zamenhof mem (“La Vojo”):
“Tra
densa mallumo, briletas la celo
al kiu kuraĝe ni iras.”
al kiu kuraĝe ni iras.”
Ŝanĝata
laŭplaĉe, ĝi povas fariĝi:
Tra
densa mallumo, forfuĝas la celo …
Tra
densa mallumo, briletas la ĉelo …
Tra
longa tunelo, briletas la celo, al kiu kuraĝe ni fosas.
Tra
densa mallumo, aŭdiĝas la kanto, de kiu kriante ni kuras.
Tra
densa hararo forfuĝas pediko …
En densa
vortaro, kaŝiĝis radiko, por kiu insiste ni serĉis.
La
biblioteko forvendis la libron …
Kaj
multaj pli.
Ĝuu la
ludadon, kaj afiŝu viajn amuzajn kreaĵojn malsupre!
Venonte,
mi afiŝos pri la dua paŝo al la verkado: la legado.
No comments:
Post a Comment