Saturday, November 7, 2015

Hinki-Pinki

Jen vortludo, kiu temas pri kaj ritmo kaj rimo. Por komenci, elektu du vortojn, adjektivo kaj nomo. Krom la finaĵo, ili devas rimi, kaj ili devas havi la saman nombron da silaboj. Ni ellasos la o-finaĵon de la nomo por pli bona sono.

Ekzemple:
Blua ŝu'
Nova bov'
Reĝa seĝ'
Lanta kant'
Roma dom'

Nun, vi faru difinon por la kombinaĵo, en kiu la du vortoj ne aperas.

Ekzemploj:
Ĉiel-kolora piedingo estas blua sxu'.
Remaĉanta kornbesto, kiu ĵus naskiĝis estas nova bov'.
Trono estas reĝa seĝ'.
Malrapida muziko estas lanta kant'.
Loĝejo en la Itala ĉefurbo estas Roma dom'.

Nun, eble vi sukcesos diveni la vortparojn, por la jenaj difinoj:
Ritmaj movoj el Parizo
Pan-kaj-kuko-fara branĉo de la kuir-arto
Sonĝema marbirdo

La nomo de la ludo estas Hinki-Pinki.

En la venonta afiŝo aperos la respondoj; ĝis tiam la komentoj esperas viajn ekzemplojn!

Sunday, June 7, 2015

La fariĝo de poeto

Rebonvenon! Jen afiŝo pri kiel komenci la verkadon.

Mi citas rakonton de Steven BREWER, en kiu li priskribas lian vojon al la verkado de hajkoj en Esperanto. Legu ĉe http://blog.bierfaristo.com/node/629. La rakonto estas en la angla, do mi resumas mallonge ĉi tie.

Brewer komencis la verkadon kiel rimedo, por utili Esperanton eĉ tiam, kiam al li mankis tempo. Lia frato sendis al li hajkon en la angla, kaj li respondis per hajko Esperant-lingva. Ili daŭrigis la poezian korespondadon. Komence, estis kvazaŭ ŝerca afero. La temoj de la poemetoj ne estis seriozaj, kaj ili ne tro multe atentis la “regulojn” pri kiel verki hajkon. Iom-post-iome, scivoliĝis pri hajkoj, kaj membriĝis en grupo da hajko-ŝatantoj. Per la grupo, li lernis pli, kaj la konversacioj, kiun li havis kun aliaj anoj, instigis lin al plua pensado kaj plua verkado. Li komencis verki kaj paroli pri siaj spertoj, kaj finfine komencis publikigi siajn kreaĵojn.

Kelkajn aferojn mi volas notigi. Je la komenco, la afero estis amuzaĵo. Oni volis distriĝi, ne krei majstro-verkon. Ankaŭ, la vojo estis longa. Brewer verkis tiun rakonton, preskaŭ 20 jaroj post kiam li komencis verki hajkojn. Aldone, li nur komencis publikigi siajn poemojn, pluraj jaroj post kiam li komencis verki. Survoje, li trovis kaj helpon kaj inspiron ne nur ĉe Esperantistoj, sed ankaŭ ĉe amantoj de poezio en la propra patrina lingvo.

Jen komenca hajkoforma penso mia (vidu, kiel mi malatentas la propran konsilon!):

Giganta luno
Pendas en la ĉielo

Inversa pruno.

Kunpartu hajkon vian malsupre.

Venonte, ree al vortludo!

Korektigita 2015-06-07
Hajko ŝanĝita pro prefero.

Saturday, May 30, 2015

Legu, legu, legu!

Ĉi-tiu-afiŝe, mi volas priparoli iomete la duan paŝon, por estiĝi Esperant-lingva poeto.

Ĝi estas, legi. Se vi hazarde loĝas en Rotterdamo, aŭ alia urbo kun biblioteko, kiu enhavas Esperant-lingvajn librojn, komencu kun tiuj. La vilaĝo en la mezo de usono, kie mi naskiĝis, havis en ĝia biblioteko ekzempleron de Wini-La-Pu. Eble ankaŭ vi estas tiom bonŝanca.

Se ne, nun kaj en venontaj afiŝoj, mi rekomendos kelkajn librojn, kiujn vi povas trovi sur la reto, kaj elŝuti senpage (krom la pago por ret-aliro).

Hodiaŭ, mi iomete priskribas poemon el libro de Wiktor Elski (Stanislaw Zygmunt Braun), Unuaj agordoj. ĝi troviĝas ĉe la Vikifontaro, http://eo.wikisource.org/wiki/Unuaj_agordoj.

Por lerni lingvon, estas bone studi poezion, ĉar poezio ofte estas tiom malsimpla, ke oni ne hontas, studi kvar liniojn dum horoj. La kvanto, kiun vi legas, eble ne estas tiom grava, kiom la kvalito de la studado. Lernu la signifon de ĉiu vorto. Parkerigu ĝin. Laŭtlegu ĝin, frandante ĉiun vorton. Ripetu ĝin.

Jen ekzempla poemo por studi, se vi volas:

La nokto...
de Wiktor Elski

La nokto...
ĉielo plenstela,
La luno arĝenta rondiras
Mistera kaj ĉarma la nokto...
En nigro sencela
Mi iras.

Kvieto
Senlima... la vojo
Arĝenta lumstrias. Nokthoro.
En la malproksimo lumeto
Ekbrilis... Malĝojo
En koro.


Trovu la poemon ĉi tie: http://eo.wikisource.org/wiki/La_nokto...

Dum mi legas la poemon, mi notas, ke laŭritme ĝi similas kvar-linian strofon.
Mi scivolas, ĉu iu, kiu aŭdos la laŭtlegadon, konstatos, ke ne estas skribita jene:

La nokto, ĉielo plenstela
La luno arĝenta rondiras
Mistera kaj ĉarma la nokto...
En nigro sencela mi iras”

Kompreneble, dum la laŭtlegado oni povas halti iomete, ekzemple post la vorto “nokto”, por montri, ke linio finiĝas kaj alia komencas. Fakte, la marko “...” sugestas, ke la poeto deziras ĝuste tian paŭzon tie.

Sed en la dua strofo, okazas io interesa. La “...” venas ne post “Kvieto”, sed post “senlima”, en la dua linio. Tio sugestas, ke eble oni ne paŭzu post “Kvieto”. ĉi tiu ŝanĝas la ritmon de la legado, kaj faras ĝin pli interesa.

Oni ankaŭ notas, ke la sento de la fino de la strofo (“En nigro sencela ...”) malsimilas tiun de la komenco (“ĉielo plenstela”). La nokto verŝajne estas kaj luma kaj bela, sed eble la vaganto ne vidas tion.

La dua strofo montras similajn kontraŭajn sentojn. Ĉe la komenco estas “arĝenta lumstrio”, sed ĉe la fino, malĝojo.

Bona poemo demandigas pli ol ĝi respondas. Bona komenca demando pri “La Nokto” estas, “Kial?”

Kial la iranto ne notas la belon de la nokto? Kial la iranto sentas malĝojon? Kien la iranto iras, kaj kial la ekbrilo ne donas al tiu bonan senton?

Eble ĉiu trovos sian proprajn respondojn al tiuj demandoj, kaj certe oni trovos aliajn demandojn, egale interesajn. Mi invitas vin komenti sube pri la viaj.

Venonte, mi skribos pri kiel unu poeto komencis verki.

Tuesday, May 19, 2015

Ek al!

Bonvenon al mia nova blogo!

Mia celo estas instigi vin verki poezion en Esperanto. Estas tri ĉefaj paŝoj, por tion fari:
  • Unue, bone lernu la lingvon.
  • Due, legu kiom eble plej multe.
  • Trie, kaj plej grave, verku. Akiru kajeron, nun, kaj en ĝi skribu ĉiutage aŭ eĉ pli ofte.
En ĉi tiu afiŝo, mi priparolas iomete la unuan.

Bonega rimedo por plibonigi la lingvo-kapablon estas vortludoj, kaj nun mi proponas tre amuzan ludon.  Prenu linio(j)n el kanto, aŭ el poemo, kaj anstataŭigu vorto(j)n per alia(j), kun la sama ritmo.

Jen ekzemplo, senhonte ŝtelita de Zamenhof mem (“La Vojo”):
Tra densa mallumo, briletas la celo
al kiu kuraĝe ni iras.”

Ŝanĝata laŭplaĉe, ĝi povas fariĝi:

Tra densa mallumo, forfuĝas la celo …
Tra densa mallumo, briletas la ĉelo …
Tra longa tunelo, briletas la celo, al kiu kuraĝe ni fosas.
Tra densa mallumo, aŭdiĝas la kanto, de kiu kriante ni kuras.
Tra densa hararo forfuĝas pediko …
En densa vortaro, kaŝiĝis radiko, por kiu insiste ni serĉis.
La biblioteko forvendis la libron …

Kaj multaj pli.

Ĝuu la ludadon, kaj afiŝu viajn amuzajn kreaĵojn malsupre!

Venonte, mi afiŝos pri la dua paŝo al la verkado: la legado.